Unua paĝo

Mi malfermis tiun blogon la 29an de decembro de 2016 sed nenion skribis. Jen, la 1an de januaro de 2017 mi verkis tion:

Hodiaŭ estas la unua tago de la jaro 2017 – por mi la jaro de Rio de Janeiro.

La lando kie mi loĝas: Lastjare Usono akceptis la ideon de faŝista prezidento, Donald Trump. Ĉi-jare oni metos lin en tiun oficejon, do li estros Usonon, kune kun kongreso de sia propria politika partido, la superkalvinista “republikanoj”. Ili metos en la plej altan kortumon de la lando konserveman juĝiston kaj tiel dum la sekvontaj du jaroj havos la kompletan povon en Usono.

Mi: Ekde 2011 mi estas la edzo de brazilano. Ni edziĝias preskaŭ tuj post la akcepto de samseksaj nuptoj en  Brazilo – en Belo Horizonte, la 2an de aŭgusto. Nia “mielmonato” konsistis de nuraj tri tagoj – en Rio. Mi memoras klare miaj lastaj horoj en Rio tiam. Mia koro sopiris al restado. Rio fariĝis por mi la simbolo de viva feliĉo. Do por sunigi mian sombran animon fronte al la forigo de demokracio en Usono, mi pensas pri Rio.

Ni: Mian edzon forpuŝis de sia 14jara posteno kiel profesoro de geografio en Broward College portempa fakestro, Todd Bernhardt, kiu havas en la universitato nur 2,6an NPA (notpunktaveraĝo – en usona sistemo kun 4 punktoj – por kompari mia edzo havis 3,8 kaj mi 3,93 ĉe la diplomiĝo). Tio okazis lastmonate kaj ekde tiam ni ambaŭ tristas. Sed la urbo de nia kurta mielmonato, Rio, fariĝis nun la celo de nia vivvojaĝo.

Ĉu ni realigos la revon de vivo en Rio aŭ ne ĉi-jare, ĝi estas la simbolo de espero por ni ambaŭ. En ĉi-tiu blogo mi volas komenti la progreson de nia ŝanĝo – ĉu ni sukcesos translokiĝi al Rio aŭ ne? En ĉi-tiu momento mi ne scias. Baldaŭ 70jara mi aŭdacas grandan paŝon en mia vivo – por mi nova lando kun alia lingvo, alia kulturo. Ĉu mi tro optimistas pri Rio?  Ĉu mi nur vidas ĝin tra la okuloj de ettempa vizitanto sen rekoni la danĝerojn? Tion mi kronikos ĉi-tie. Mi invitas la legantojn kuniĝi kun mi en tiu vojaĝo al estonteco necerta.

Advertisements